Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

duonon… kaj ĉar mi havis grandajn inklinojn, vi divenas ke… Estas necese diri ankaŭ, ke mi laboris hejme, krom la lecionoj. Ha ! sen tio !

(Ŝanĝante sian voĉtonon kaj konfidencie.) Mi petas pardonon de vi, mi trouzas vian afablecon, sed mi ja povas konfesi al vi malkaŝe, ke se mi rakontis al vi ĉion tion ĉi, estis por doni al mi iom da maltimego, tute simple… nun mi estas preta por komenci. (Li antaŭeniras al la muzika portilo, kvazaŭ por aranĝi sian muzikaĵon, kaj reirante al la publiko.) Sed, ĉu ne ! estu malseveraj, ĉar mi rediras al vi, estas komenco. (Metante la manon ĉe sian koron.) Kaj mi sentas mian koron, kiu batas en mia brusto… sed mi ĝin lasas bati, tial ke tre baldaŭ, tio utilos al mi, por la takto !

Pri la takto, imagu, ke mi estis preninta la kutimon kalkuli laŭte : Unu, du, unu, du… ludante triangulon… jes, mi ludas ankaŭ la… sed ne… mi estas pli sperta je la… cetere vi tuj vidos… Tiam, kiam mi lernis la fluton, tio multe ĝenis min, ĉar mi kalkulis en mia instrumento… ludante… kaj ĉar oni ne povas fari samtempe du aferojn, kiam mi ludis, mi ne plu kalkulis… kaj kiam mi kalkulis, mi ne plu ludis… sed nun mi kalkulas per la piedo… kiu ajn ! tio estas tute egala por mi… kelkafoje per ambaŭ… precipe