dum la vintro… pro la malvarmo. Al mi eĉ okazas tute ne kalkuli… mi trovas tion pli oportuna. Kiam mi ludas sola, ne estas grave… mi ĉiam povas sekvi min… aŭ atingi min, se mi iras tro rapide… sed kiam ni estas multaj… (Ŝanĝante sian voĉtonon.) Cetere, nun ne estas la okazo.
Nu ! (Li ordigas sian muzikaĵon sur la portilo, alportas sian fluton al siaj lipoj, longe enspiras, estas tuj komenconta, kaj subite haltas, kliniĝante rapide al sia muzikaĵo, kiun li prenas kaj ekzamenas. Poste, kun ĉagrena mieno.) Ve ! tio ne estas mia muzikaĵo !
(Ĝin ekzamenante denove kaj ŝanĝante subite sian voĉtonon.) Ha ! jes !… jes !… volu senkulpigi min… sed la supro estis malsupre… feliĉe mi tion vidis ĝustatempe. Ne estis tiel, kiel la lastan semajnon, mi rimarkis tion, nur en la mezo de la ludado… Vidu, jen malagrablaj aferoj por artisto… precipe kiam li ne estas fama. (Li remetas la muzikaĵon sur la portilon.) Nu ! nun… Ha ! unue, ni prenu la A… [1] (Li portas la fluton al siaj lipoj kaj ĝin malproksimigas por paroli.) Jes, oni prenas ĉiam la A… (Sama movo.) Oni povus preni alian noton, sed oni prenas la A… (Sama movo)
mi ne scias kial… ja oni ĝin prenas… mal-
- ↑ A = la noto la.