I.
Same, kiel ĉiujn tagojn, kiam li estis ludbatalonta, Johano Gallardo tagmanĝis frue. Peco da rostita viando estis lia nura manĝajo. Vinon li trinkis nek eĉ por gustumi ĝin: La botelo staris netuŝite antaŭ li. Estas necese resti serena. Li trinkis du tasojn da nigra kaj densa kafo kaj bruligis grandegan cigaron. Poste li apogis ambaŭ kubutojn sur la tablon kaj la makzelon sur siajn manojn, rigardante per duondormantaj okuloj la gastojn, kiuj iom post iom plenigis la manĝoĉambron.
De antaŭ kelkaj jaroj, kiam li ricevis en la Madrida, taŭra cirko (1) la profesian permeson (2), li gastis ĉiufoje en tiu ĉi hotelo de strato Alcalá, kie la gemastroj akceptis lin, kvazaŭ li estus el ilia familio, kaj kelneroj, pordistoj, kuirejistoj kaj antikvaj servistinoj ŝatis lin, kiel hotelan gloron. Tie ankaŭ li restis alifoje dum multaj tagoj—envolvite per tolaĵoj, spirante densan aeron intense odorantan pro kuraciloj kaj tabaka fumo — kaŭze de du kornovundoj; sed tiu ĉi malplaĉa rememoro ne impresis lin. Laŭ lia superstiĉo de sudlandano tre ofte endanĝeriĝanta tiu ĉi hotelo estis “bonŝanca” kaj tie nenio malbona al li okazos. Tiuj vundoj estis malĝojaĵoj propraj je lia profesio, fendaĵoj sur liaj vestoj aŭ lia karno, sed neniel fali por ĉiam, kiel falis aliaj kamaradoj, kies memoro maltrankviligis lin eĉ dum plej gajaj okazoj.
Al li plaĉis ĉiujn tagojn, kiam li estis ludbatalonta, post sia frua tagmanĝo, resti en la manĝoĉambro rigardante la movadon de vojaĝantoj: ili estis fremduloj aŭ anoj el malproksimaj provincoj, kun indiferentaj mienoj, kiuj pasis preter li, lin ne rigardante, sed poste sinturnis scivoleme al li, kiam la servistoj sciigis ilin, ke tiu alta, belforta viro, zorge razita, nigrokula kaj elegante vestita, estas Johano Gallardo, famkonata toreadoro, kiun ĉiuj nomas familiare “Belfortulo” (3). Tiu ĉi scivolo al li lin amuzis, ĝis kiam li devis iri al taŭra cirko. Kia longa tempo! Tiuj ĉi maltrankviligaj horoj, ĉe kiuj neklaraj timoj ŝajnis eliĝi el lia anima fundo kaj dubigis lin pri si mem, estis la plej maldolĉaj el ĉiuj de lia profesio. Li ne volis eliri straten, ĉar pensis pri lacigo de ludbatalo kaj nepra neceso esti tiam tutfreŝa kaj malpeza; li devis ne sin distri per franda manĝado, ĉar estis