meco, kaj li respondis ilin respekte, pro la tradicia disigo laŭ sociaj klasoj ankoraŭ ekzistanta inter toreadoro, devenanta el la socia fundo, kaj liaj admirantoj. Tiuj homoj kunigis sian entuziasmon al memoroj pri antaŭlonge pasintaj faktoj, por sentigi al la juna toreadoro la superecon de la sperto kaj maturaĝo. Ili parolis pri la malnova, taŭra cirko de Madrido, kie nur oni vidis taŭrojn kaj toreadorojn "nepre taŭgaj", kaj tiuj taŭremuloj tremis pro emocio memorante la pli modernan "negron". Tiu ĉi negro estis Fraĉjo.
-Se vi estus vidinta tion! Sed tiam vi kaj viaj samtempuloj estis suĉinfanoj aŭ ankoraŭ ne naskiĝis.
Aliaj entuziasmuloj de mizera aspekto kaj malsata vizaĝo estis enirantaj iom post iom la mangoĉambron; ili estis nefamaj kritikistoj pri ludbatalarto en gazetoj, kiujn nur konis la toreadoro laŭdata aŭ mallaŭdata de ili; viroj, kies vivrimedoj estis neklaraj kaj kiuj aperis tuj post la alveno de Gallardo, por kvazaŭ siegi lin per laŭdoj kaj petoj je enirbiletoj. Komuna entuziasmo miksis ilin kun la aliaj sinjoroj, gravaj komercistoj aŭ publikaj oficistoj, kiuj diskutis pasie kun ili pri ludbatalaj aferoj, timante nenion malgraŭ ilia petema aspekto.
Ĉiuj, kiam vidis la spadulon (5), ĉirkaŭbrakis aŭ manpremis lin, dum loute ekdiris aŭ demandis:
- Joĉjo... Kiel fartas Karmeno?
- Bone, dankon.
-Kaj panjo, sinjorino Angustio?
Ĉiam sprita, dankon.
-Kaj viaj genevoj kaj via fratino?
-Bonfartaj, dankon.
- Kaj via malsaga bofrato?
- Ankaŭ bone; tiel babilema, kiel ĉiam.
- Kaj pri ido? Ĉu vi atendas iun?
- Neniun, tute neniun.
Li faris per kapo energian, nean geston kaj poste siavice demandis simile la jusan alveninton, kies vivadon ekster lia taŭremeco li ne konis. - Kaj via familio. Ĉu ankaŭ bonfartas?... Mi ĝojas. Nu, sidiĝu kaj trinku ion.
Poste li demandis pri la aspekto de la baldaŭ ludotaj taŭroj; ĉar ĉiuj ĉi amikoj venis el la ludbatalejo, kie oni apartigis kaj enfermis ĉi tiujn bestojn, kaj ankaů, pro profesia scivolemo, li demandis novaĵojn el Angla Kafejo, kie kunestis multaj taŭremuloj.
La tuj okazonta taŭrfesto estis la unua el tiuj printempaj kaj la entuziasmaj Gallard'anoj multege esperis de li, memorante pri liaj freŝaj sukcesoj, kiujn ili estis legintaj en la gazetaro, en aliaj hispanaj cirkoj. Li estis la plej kontraktita el la toreadoroj. De taŭrfesto ĉe "Reviviga Pasko" (6) en Seviljo (unua grava en la jaro), Gallardo estis veturanta de cirko al cirko por mortigi taŭrojn. Poste,