Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. — Ve, Jens, se via patro vivus!"

"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon — la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" —

"Kiel mi povus?" mi respondis. —

"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.

Thiele, la 1-an de Majo 1709

Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! VeleteValete plurimum! vendidi libertatem[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj — eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj