Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Thiele, la 13-an de Septembro 1709.

Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. „Vi estas stultulo!“ li diris, „sed mi ne vin perfidos!“ Tuj poste preteriris la sinjoro. „Vi estas simplulo, Martino!“ li ekkriis. „Vi ricevis subaĉetmonon.“

„Mi plej humile petas pardonon,“ mi respondis, „mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!“

Tiam li vidis plej indulge kaj diris: „Vi estas granda simplulo!“

Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.

Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al mi rekte en la okulojn — tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli malfacila ol latino.



Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.

Ĝi ne estas malebla — tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo — tio estas feliĉa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu