Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado — ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi — kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."

Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, — tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.

Thiele, la 7-an de Novembro 1709

Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. — La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: L’école du monde. Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas — — tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.