Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Thiele, la 11-an de Januaro 1710

Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.

"J’ai froid", ŝi diris al si mem.

"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.

"Comment!" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"

"Un peu, mademoiselle!" mi respondis.

Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingö. Se ŝi ne estus ekkriinta: "Tenez Martin! Arrêtez-vous!" mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis — sekve ni ĉasos.

Thiele, la 13-an de Februaro 1710

Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi