Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l’ glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! — Tio estas stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere — kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara princo! — Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.

Thiele, la 23-an de Marto 1710

Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"

"Point du tout," li respondis. "De nun vi povos esti mia valet de chambre! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos — kion vi opinias pri tio?"

Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.

Thiele, la 1-an de Majo 1710

Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize