Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ĝi nomiĝas Amor, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.

Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni liajn remedia amoris!

— Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; — mi sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun la ĉasotaĵo — ah, malheureŭ que je suis!

Thiele, la 17-an de Junio 1710

Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo — mi ĝemas kiel botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!

Thiele, la 28-an de Junio 1710

Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. — Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.