Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710

Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.

"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la ĉasistojn."

"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."

Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne