Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron — mi ĝin enspiris kiel vinon — ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. — Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un éternel adieu!

Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711

La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo — ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.

Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, — — ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? — li rigardas tiel ofte norden — kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"

Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711

Nun mi scias, kio estas milito — mi ĉeestis batalon kaj — glorata estu la Sinjoro de Zeboat! — ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin