Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri Ovidii remedium amoris, tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.

Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711

Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis — glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.

Kun timo kaj senparole ni sidis de l’ mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia triste figure ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj