Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin — ĝi estas trompa lingvo!

Thiele, la 2-an de Julio 1712

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj — ili estas bone protektataj — Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj — mi devas ilin elŝiri!

Thiele, la 13-an de Decembro 1712

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston — sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio — mi ne havas tian karakteron.

Thiele, la 27-an de Februaro 1713

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia — mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj — per varmegaj kisoj — nun