Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas — mi timas, ke mi freneziĝos.

Thiele, la 5-an de Marto 1713

Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. — La sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris — ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. Tiam — tiam — ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.

"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj — mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio estas fantomaĵo.

Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?