Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"

"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ Kresten!"

Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn okulojn.

"Kie estas Vaillant?" li demandis.

"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.

"Voku ĝin!" li diris.

La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie.

"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin diveni, kion vi intencas — promesu tion al mi!"

"Jes, via moŝto!" mi respondis.

"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa, ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin."

"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro plorado.

"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin heredu pro viaj bonaj servoj. — Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio por mia kulpa animo!"

Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia ĉambro — ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro!