Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Siberujo, la 15-an de Majo 1721

Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?

Riga, la 2-an de Septembro 1743

Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo —. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon.

Falster, la 23-an de Oktobro 1743

Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi! En ventego kaj malbonega ve-