Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tero mi alproksimiĝis al mia amata naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis —, li ne volas nun retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj.

Corselidse, la 2-an de Novembro 1743

Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia morto.

Corselidse, la 1-an de Majo 1744

Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!

Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.

Corselidse, la 2-an de Julio 1744

Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio plaĉis al vi! — Mi ŝin revidis — ŝin? ho ne! ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo —; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun — mi malamas la vivon — mi ne povas plu skribi — —