Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744

Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon.

Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis.

"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis — tio estis Jens!

"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas fraŭlino Sofia?"

Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie ŝi estas kaj sarkas. Sofi’!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"

Ŝi sin turnis duone — ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi —, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu movon sur ŝia vizaĝo — tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo! kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko.