Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia — se ŝi vivas ankoraŭ — certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"

————————


Føulum, la 12-an de Majo 1753

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje — antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma 43 kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia — se ŝi vivas ankoraŭ — certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"

————————