Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento ĝin direktas kaj rekomendas.


La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la avarulo estas preskaŭ ĉiam malŝatata.


La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo.


La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.


Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune.


La fantazio estas la paradizo de l’ feliĉuloj kaj la infero de l’ malfeliĉuloj.


Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn.