Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Enkondukaj vortoj.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu
konas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribi
en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo
kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion
li povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo
(Voltaire).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon.
Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestaĵo.
Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
La tradukinto.