Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj. -


La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de siaj heredontoj.


La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata.


La timo kaj la entuziasmo infektas.


Kiu al Dio fidas kaj Esperas, tiu neniam malesperas.


La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi. .


La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo.


Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.


La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.


Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala.


Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn pasiojn.


La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe respektindaj.




El la portugala lingvo tradukis A. Couto Fernandes: