Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Føulum, la 1-an de Januaro 1708

Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ĝis la venonta novjaro.

La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "Agamus gratias!" Li fingre montris min anstataŭ Jens’on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.

Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg — kiel diras lia patro — nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! Amen in nomine Jesu!

Føulum, la 3-an de Januaro 1708

Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera