en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: „Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!“
En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. „Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj,“ diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.
Finiĝos malbone je Jens — sinjoro Søren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: „Vellem hunc esse filium meum[1]!“ Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en la arbaro de Lindum, kaj — Dio protektu nin! — sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan
vangofrapon — habeat[2]!