senfine komplikis, la neceso aldoni novajn radikojn al la esperanta radikaro; kaj de la franca-esperanta Vortaro tiuj radikoj baldaŭ transplantiĝis en la Esperanto-francan kaj ĝenerale en ĉiun Esperanto-nacian Vortaron. Same okazis pri la germana-esperanta Vortaro; sed jam en tiu lasta okazo, oni komencis ekvidi, ke tia maniero procedi al la plimultigado de la esperanta radikaro ne estas tute sendanĝera.
Enkondukante novajn esperantajn vortojn okaze kaj pere de ia nacia Vortaro, ĉu franca, ĉu germana, k.t.p., oni preskaŭ neeviteble transportas en Esperanton radikojn ne sufiĉe internaciajn, sed kontraŭe rekoneblajn nur de la nacianoj uzantaj tiun nacian Vortaron. Ni citos ekzemple el la germana-esperanta Vortaro la vortojn bekeŝo (Pekesche), bovlo (bowle), bufro (Puffer), ĉirpi (zirpen), dreliko (Drillich), felpo (Felbel), haŭbizo (Haufbitze), hufo (Huf), jufto (Juchten), junkro (Junker), kaŭri (kauern), kepro (Köper), kirli (kirlen), klingo (Klinge), kluki (glucken), knari (knarren), kvasto (Quaste), kveri (girren), lakmuso (Lakmus), mestizo (Mestize), ornato (Ornat), panelo (Pannel), paviano (Pavian), provoso (Profos), pufo (Puff), refo (Reff), referato (Referat), regreso (Regress), remtero (Remter), sandro (Zander), staplo (Stapel), steveno (Steven), stoplo (Stoppel), ŝakri (schachern), ŝakto (Schacht), ŝeroj (Schären), ŝpico (Spitz), taŭzi (zauzen), tindro (Zinder), vokto (Vogt) k. t. p. Kompreneble ni ne kontraŭparolas al ĉiuj cititaj radikoj: kelkaj povas esti tute rekomendindaj kaj definitive akceptindaj: sed oni komprenos, ke por Esperantisto ne germano, kiu ilin trovas en la Vortaro ĉu Esperanto-germana, ĉu Germano-esperanta, ili estas tute ne kompreneblaj;