Francujo kaj samtempe por la divastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’ al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la Esperantista Gramatiko de Franca Lingvo verkita de Sro Bourlet; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo[1].
Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus
- ↑ Estas ankoraŭ alia tre grava kaŭzo, kiun mi klarigos en venonta Postparolo al Plena Vortaro Esperanto-Esperanta.