Paĝo:Boirac - Fundamentaj Principoj de la Vortaro Esperanta, 1925.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tio ŝajnas al ni, ke ekster Eŭropo kaj kelkaj partoj de Azio kaj Afriko, ĉie aliloke, nome en Ameriko, oni devas formi la nomojn per la unua procedo. Brazilo, Ĉilo, Peruo, Meksiko, Kanado, k. t. p. ne estas, laŭ nia opinio, loĝantoj de Brazilujo, Ĉilujo, Peruujo, Meksikujo, Kanadujo, sed kontraŭe landoj, kies loĝantoj estas Brazilanoj, Ĉilanoj, Peruanoj, Meksikanoj, Kanadanoj, k. t. p. Ni do tre deziras, ke ĉiuj Esperantistoj konsentu pri tiu ĉi regulo : « En okazo de dubo oni ĉiam preferu la sufikson an al la sufikso uj por formi la nomojn de popoloj kaj de landoj. »