Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jen deŝirante maturajn fragojn, jen persekutante orajn papiliojn. Lia patrino apud li rigardis lian ludon per karesa rigardo, kiam subite, de la ĉielo unumomente mallumigita, surfalis nubo kvazaŭ vastega vualo, kaj nokto kovris ĉion. Tio ĉi daŭris nur unu momenton, daŭron de fulmo; sed kiam la tago reaperis, ho ve! Orluĉjo jam ne estis apud sia patrino!

Aristino sin deturnas kaj pensas, ke ŝi sonĝis. «Ĉu li forkuris? Ĉu oni lin forrabis? Orluĉjo forrabita! Ne, tio ne estus ebla! Tion Dio ne permesus! Ne, ne! Li ne estas for! Kie li povas sin kaŝi, la infano, la ludema infano, kiu devigas min tiamaniere serĉi? En tiu ĉi arbareto, eble? Ho, mortiga timo? Tie li ne estas. Filo mia, kompatu miajn larmojn! Finu tiun ĉi kruelan ludon! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Sed vane la patrino vokas, vokas denove. Neniu respondas, kaj jam la nokto falas sur la floran ĝardenon mutan kiel tombo!

LA LAGETO

Kiel vundita leono, blekeganta pro doloro, Diskareso ne povas kredi sian malfeliĉon! Ĉe la lokoj, kiuj konservis ian postsignon de lia filo, li vagas la tutan nokton senlace, serĉante, esplorante, sed vane!

Fine ekaperas la tago, kaj matenruĝo lumigas al la ĝardeno, kie la reĝo ankoraŭ serĉadas.

Li krias: «Bedoj, laŭboj, arbetaroj, ĉio estu vizitata! La lageto! Kiu iris tiun flankon? Neniu! Dio! La lageto! Se en ĝian akvon li estus englutita! Ni kuru! Jen estas ĝiaj glitigaj randoj, ĝia