antan, maldolĉa fatalo forrabis de via patrino, apud nin ja la ĉielo vin sendas hodiaŭ! Restu: ni amos vin pro memoro lia.»
Ĉe tiu dolĉa voĉo la birdo ŝajnas reviviĝi, kaj Rozlinjo ekkrias: «Ĝi nin komprenas eble? Jes, pri tio mi estas preskaŭ certa! Ho, kiel gracia ĝi estas! Kaj kia inteligento ekbrilas en ĝiaj okuloj: ĝi ŝajnas disdoni inter ni siajn amikaĵojn kaj veni renkonte al ĉiuj niaj karesoj, kvazaŭ ĝi deziras tiel nin konsoli! Kiom nia Luĉjo ĝin amegus ankaŭ, patrino, se li povus vidi tiun belan tremantan birdon, kies dolĉa rigardo similas al lia. Ho, Dio! Se ĝi estus li, li, nia Orluĉjo! Vidu kiel belajn orajn rebrilojn havas ĝia plumaro; ĉu ĝi ne portas ĉe la frunto saman rozkoloran tufon? Tiel same en la fabeloj oni metamorfoziĝas. Tion ja mi legis tre ofte. Patrino, se ĝi estus li, kiun al lia patrino, al lia fratino hodiaŭ redonis Dio!»
Ilia ŝanceliĝanta koro timas elpenetri tiun misteron. Sed dubo en ili restas, kiu miksas kun ilia malĝojo sekretan dolĉecon, kvankam la patrino ne kuraĝas tion konfesi al la fratino.…
Ses monatoj forpasis.
Juna printempo ridetas, orante la ĉielan bluaĵon, verdigante l’ arbarojn, florigante larbetaĵojn, ĉien metante nestojn, el kiuj eliras kantoj. Sed vane la naturo pli bela reviviĝas: la vundo ĉe la reĝa koro ĉiam nove sangadas.
Kio fariĝis el lia filo? Ju pli li pripensas, des malpli li povas kredi lian morton. Senĉese la maljunulino kaj ŝia minaco revenas al lia spirito, kaj