Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

«Reĝo Diskareso, saluton! La plejpotenca magiisto Pseŭtareso, kalkulante vian promeson kaj donon de via filino, elpetas la honoron aniĝi vian familion kaj promesas siavice, laŭ la kontrakto, kiun vi faris, ke li post tri tagoj interŝanĝe al vi redonos vian filon.»

Leginte tiun mallongan kaj strangan sendaĵon, la patro ekscitiĝas tiel subite, tiel forte, ke li preskaŭ svenas, en unu momento subpremegite de ĝojo kaj surprizo.

«Post tri tagoj! Li do vivas! Pri tio mi ĉiam estis certa kontraŭ ĉiu evidento! Li vivas! Kaj post tri tagoj, mian filon, mian Orluĉjon, mi povas ree vidi kaj kisi ankoraŭ! Kuru, kaj informu la reĝinon kaj la reĝidinon, ke la reĝido vivas, ke ilia funebro devas ĉesiĝi, ke fine post tri tagoj estos al ili redonita li, kiun ili kredis por ĉiam perdita. Por saluti mian filon, mi volas, ke ĉio pretiĝu! La tago de lia reveno devas esti tago festa! Per dancoj, kantoj, ludoj kaj turniroj, akceptu ĝoje, popolo, la heredonton de viaj reĝoj!»

LA MAGIISTO

La tria tago lumas kaj la sonantaj sonoriloj kantas super l’ urbego per siaj zumaj voĉoj. Vekitaj antaŭ la tagiĝo, laboristoj, kamparanoj kaj burĝoj kaj soldatoj kaj pastroj kaj korteganoj, la popolamaso kun mil ekbruoj paŝadas; ĉe la fenestroj plaŭdas flagoj. Muroj kaj sojloj domaj malaperas, tegite per florgirlandoj kaj verdaj foliaĵoj. Granda triumfarko, ĉe ĉiu stratangulo, malfermas sian vastegan pordon tra kiu l’ amaso sin puŝas. Trumpetoj kaj ĉaskornoj, baskotamburoj kaj violo-