Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

noj lacigas la eĥojn per siaj bruaj rekantajoj; kaj la danco, kuntrenante la parojn en sia ondaro, ĉe ĉiu vojkruco disvolviĝas.

Fiera kaj superanta l’ urbon kaj antaŭurbon, la palaco starigas en la ĉielo siajn kvar turojn kaj duoblan frunton, kie laŭlonge de l’ tegmento flugadas cent standardoj plenstreĉitaj de l’ vento.

En honorsalono, ĉirkaŭata de siaj korteganoj, Diskareso sidas sur orita trono. Tri noktojn li ne povis fermi la okulojn, kaj lia palega frunto malfacilege subtenas la pezon de l’ diademo. Apud lia flanko la reĝino, ĉiam pala kaj malgaja, sentas sian koron ekscitata de stranga malkvieto. Vane ŝi penas rideti kaj sin mallaŭdas konservadi malgraŭ ĉio funebron en fundo de l’ animo. Kial en tiu momento, kiam ŝia filo devus okupi sola ŝian spiriton, ŝi pensas pri la sekreto de l’ kara rozkolora birdeto, kiun tiel rapide alprenis ŝi kaj Rozlinjo? Kia malsaĝa turniĝo miksas en ŝia cerbo figuron de ŝia filo kun tiu de l’ birdo? Apud ŝi staras Rozlinjo tiel tremanta, kiel ŝi. Kiam finiĝos tiu morta atendado?

Dek du batoj sur la sonorilego malrapide sonoras. Jen la horo: terurega kaj mallaŭta, kvazaŭ blekego murmuregas, ŝvelas, alproksimiĝas, plenigas la vastegan salonon, poste estingiĝas, poste renaskiĝas kaj rekomenciĝas senfine:

«Jen li! jen li! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Ĉiuj okuloj sin turnis al l’ alta koridoro, kie, en kadraĵon de l’ pordo, fine ekaperas Ludviko, la blondkapa infano, havanta ankoraŭ ĉe sia ĉapelo la rozan plumon, eble iom kreskinta, sed ĉiam same bela.

Nekonatulo lin tenas je la mano. Li ŝajnas