Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian kapon. La korteganoj en malordo ĉirkaŭamasiĝas; la reĝino en siaj brakoj forportas la princinon.

Ho ve! Muta kaj malvarma, Ludviko ne kuras ŝin kisi kaj malatente rigardas ŝin preterpasantan. Kion tio signifas? Ĉu lia animo perdiĝis? Ĉu li ĝin liveris al la malnobla sorĉistino? Aŭ ĉu deprenis ĝin ankaŭ tiu ĉi rabisto, malbena magiisto, kiu venas por forpreni lian fratinon?

LA FEINO

Noktomezo! Urbo kaj palaco, ĉio dormas. Sola Aristino maldormas en sia preĝoĉambro. De kiam Orludviko kaj Pseŭtareso estas tie, jam pli ol unu nokto por ŝi tiele forfluis sendorme, en larmoj kaj preĝado. Timo kaj ĉagreno mordetas duope ŝian malfeliĉan koron; ĉiutage, alvokante l’ abomenan kontrakton, la terura magiisto minacas, furiozas, kaj de l’ malkuraĝa reĝo postulas sian oferaĵon; ŝi povis ĝis nun prokrasti la momenton, kiam la reĝo devos plenumi sian kruelegan ĵuron; sed se la ĉielo ne baldaŭ helpos al ŝi, tiam post nelonge, eble morgaŭ, ŝi devos cedi. Vidi tiun ĉastan virginon fordonitan al tiu malbenito, vidi tiun belan lilion malsanktigitan de tia malpura monstro! Dio, ne permesu tian malpiaĵon, kaj rompu tiun edziĝon!

Almenaŭ se la reveno de la tiel longe plorita filo enverŝus iom da konsolo en ŝian disŝiritan koron! Sed kontraŭe: el ŝiaj doloroj la plej maldolĉa estas kaŭzata de tiu filo, de nun fremda al sia patrino; ĉar l’ infano rekondukita de malnobla Pseŭtareso, se li havas harojn kaj trajtojn de Orluĉjo, ne havas lian dolĉan rigardon nek lian senkulpan animon,