Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

puran kiel matenruĝo. Liaj okuloj havas la malĉarman brilon de la dube bluaj glaciaroj; li ŝatas nur ludojn kaj plezurojn maldelikatajn, kaj lia koro, antaŭe tiel amplena, nun kun malafableco sin maldonas kaj forpelas ĉiun kareson. Perfortema kaj malsincera, hipokrita kaj ĵaluzema, li estas kiel infano nutrita ĉe lupoj!

Tamen, ĉu estas eble, ke ses monatoj lin ŝanĝis tiamaniere, ke sole postvivas lia korpo kaj mortis lia animo? Aŭ pli ĝuste, ĉu animo de demono, preninte lian formon kaj nomon, sin kaŝas en lia korpo?

Kiu alia ol demono estus levinta sian manon por surbati sian surprizegitan patrinon? Ankoraŭ nun ŝi tremas, tion pripensante. Freneza, kun saŭmanta lipo kaj okulo sange ruĝa, kvazaŭ juna tigrido soifanta buĉadon, Ludviko, kun koleregaj kaj furiozaj krioj, ĉiuflanken persekutas la malfeliĉan birdeton, kiu forflugas timege. La senhontulo ĝin insultas kaj malbone kulpigas, ke ĝi forrabas la kisojn, de li mem rifuzatajn.

«Ha! mia patrino kaj fratino vin prenis en sian amikadon? Mi tuj sufokas vin senbedaŭre, senkompate!»

Jam lia larĝe streĉita mano aletendiĝas sed la birdo forflugas kaj rifuĝas en la bruston de Aristino, kvazaŭ tien serĉante la nepenetreblan rifuĝejon, kiu sola povas ĝin ŝirmi.

Ludviko alkuras kaj freneze levas manon minacantan al la malfeliĉega patrino. Kiu scias, kien blinda ekscito puŝus lin, se la reĝino ne kaptus lian brakon kaj fleksus ĝis tero la krimeman infanon pretan bati sian patrinon!

Ha! Nun ja ŝia filo estas perdita; kaj centoble