Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli bone estus tute ne lin redoni, ol redoni — Dio bona! pardonu tiun blasfemon! — tiel monstre malsaman!

Kion fari? Kien sin turni? De kie helpo? Kaj pensema, Aristino ree vidas la pasintajn tagojn, kiam junulino, en la kortego de sia patro, inter tiom da nobeloj por si vetbatalemaj, ŝi rimarkis la princon Diskareson kaj lian fieran mienon kaj liajn virajn ĉarmojn. La reĝo, pli klarvida, deziris alian bofilon. Sed ĉu donita koro povas sin repreni? Vane ŝia baptopatrino, feino Smeraldino, antaŭdiras al ŝi maltrankvilojn kaj ĉagrenojn senfinajn: ŝi malcedas eĉ al sia kara baptopatrino! De tiam, kolerante, la feino malaperis.

«Ha! murmuras Aristino, se mi antaŭe kredus al vi, baptopatrino, via mano sendube forigus la malbonojn, kiujn la fatalo semis sur mia vojo! Vi amis min iam, vi venis ĉiutage min flegi en mia lulilo. Kaj poste, instruoj, konsiloj, karesoj redonis al mi amaĵojn de mia entombigita patrino. Pro tiuj karaj ligiloj, per kiuj estas ligitaj niaj koroj, kompatu min, pardonu, forgesu! Mi estis maldanka kaj malsaĝa kaj konfesas mian kulpon. Sed vi sola povas nin savi de nia gasto, forŝiri mian Rozlinjon de tiu infera viro kaj redoni al mia Ludviko lian virgan ĉarmon. Kompatu! Helpu al mi, baptopatrino!»

Senespera, tiel plendegas la reĝino.

Sed laŭgrade peza dormo ŝin penetras; ŝiaj okuloj malfermiĝas, ŝia kapo refalas kaj la pensado en ŝia cerbo haltas…

Jen blanka, dolĉa kaj supernatura helaĵo plenigas la spacon. En tiu arĝenta glorkrono, feino Smeraldino aperas: ŝia rigardo sur Aristinon klin-