Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA PATRINO

En la turoj sonoras la sonoriloj, kutimaj kantistoj de triumfoj aŭ malvenkoj, de festoj aŭ funebroj, de ĉiuj faritaĵoj en homaj urbegoj. Sed hodiaŭ ili devas kanti laŭ la plej malĝoja tono: hodiaŭ Pseŭtareso edziĝos je Roslilio.

Jam la preĝejo estas preta kaj ĝiaj arkaĵoj estas ĉie ornamitaj per rozoj kaj lilioj. Laŭlonge de la vastaj navoj, ĉe la muroj pendas blankaj drapiraĵoj florigitaj per lilioj kaj rozoj. L’ altaro, iluminata de vaksokandeloj, elbrilegas.

En la ĥorejo, restarigante sian rabistan kapon, la tremiga sorĉisto, plena de sovaĝa ĝojo, kun okulo duonfermita, ŝajnas observi sian kaptaĵon, Rozlilion. Apud li, Orludviko sidas, kaj liaj okuloj havas la saman rigardon kruelege ĝojan. Kontraŭ ili la gereĝoj sidas sur trono, vestitaj je purpuro kaj kapzonitaj je krono; kaj Rozlilio, surgenue, fiksante l’ okulon al l’ altaro, kiel oferaĵo rezignacie atendas la mortigan baton, estas pli pala ol la linaĵo vualanta ŝian vizaĝon aŭ la oranĝfloro ornamanta ŝian korsaĵon.

Jen, ekĝemante kaj murmuregante, l’ orgeno sonigas siajn sennombrajn voĉojn. L’ edziĝa himno, ripetata de la popolamaso, suprenflugas kaj, kvazaŭ torento, sub l’ arkaĵaro disfalas. Jam alvenis la fatala momento! Sin turninte al la gefianĉoj, la pastro vokas ilin al l’ altaro:

«Alpaŝu, li diras, kaj venu peti de Dio mem, ke li donu al viaj deziroj superegan sankcion.»

Kio! ĉu l’ aventuristo estas do triumfonta? Aristino tremas kaj sentas sin sufokiĝanta de timego: ĉu ŝi scios plenumi sian taskon? Sed baldaŭ,