Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin forpreninte de tiu malkuraĝa teruro, ŝi pensas pri la feino kaj sentas sin plena de nekonita forteco; ŝi scias, ŝi volas, kion estas necese diri kaj fari: stare, kun alta frunto, per kvieta kaj laŭta voĉo, ŝi parolas:

«Haltu, Pseŭtareso, kaj vi, popolo, aŭskultu! — Ho, Sankta Reĝo, mia propra prapatro, prapatro de Rozlinjo, el la fundo de tiu kripto, kie Via cindro ripozas, Artuso, el la ĉielo, Via eterna loĝejo, aŭdu min! Mi Vin alvokas en tiu solena tago! Konsentu elaperigi antaŭ niaj okuloj Vian potencon, konfuzi la mensogon kaj venĝi la senkulpecon! Se la viro, kiu diras sin Pseŭtareso la Magiisto, vere savis mian filon kaj do ne estas falsisto, li sin levu, li parolu, kaj alĵuru Vian sanktan Nomon kaj Vian benan cindron. Sed se li ŝanceliĝas, se li tremas antaŭ la provo, Vi en inferon ĵetu l’ abomenindan trompinton!»

Kaj, etendante sian manon, sur kiu brilas la smeraldo:

«Levu vin, ŝi diras al Pseŭtareso, kaj venu preni mian filinon, se vi kuraĝas.»

Neaŭdita mirindaĵo! La viro sin svingas, sed vane: lia tuta forto pereis; la ĉerkujo de l’ sanktulo, kiel nevenkebla magneto, fiksas kaj haltigas ĉe la tero liajn senmovajn piedojn. Li sin tordas, li ŝaŭmas, kaj el liaj palegaj lipoj elfluas la plej malbelegaj blasfemoj. Li krias: «Al mi, filo mia! Al mi, helpu!» Sed liaj brakoj vane serĉas Ludvikon.

Same tenata, kiel li, de nevidebla kateno, Ludviko restas surgenue sub mano de l’ reĝino. Kaj ambaŭ, subpremitaj, tremantaj, konsumas sian furiozon per senefikaj penadoj.