Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’ insulto ekmortis sur liaj lipoj, ĉar la reĝino al li terure alpaŝas. Fulmoj elbrilas el ŝiaj okuloj; ŝia brako estas kvazaŭ preta elĵeti la tondron: en ŝi oni divenas misteran povon:
«Monstro, je saviĝo de mia eterna animo, vi restos najlita tie ĉi, mi ĵuras, ĝis tago de l’ lasta juĝo, se vi ne…»

Sed antaŭ ol ŝi finis, la birdeto, flirtante ĉirkaŭ ŝia levita mano, tuŝetas la ringon kaj subite haltas, pendigas la flugilojn, kaj falas teren. El ĝia korpo, per miraklo nepriskribebla, eliras Ludviko, kun sia dolĉa rideto, pura frunto, travidebla rigardo, la vera Ludviko fine, kiu ĝoje alsaltas en brakojn de sia patrino!

La alia, la malvera Ludviko, sur sin prenas abomenan formon de etulo, kun mallarĝa frunto, grinca rideto, palpebruma rigardo; li aperas tia kia li estas: terurega abortulo, inda filo de sorĉistino.

Apud li, Teraso, malaperigante Pseŭtareson, reaperas kaj reprenas siajn verajn trajtojn, rondan okulon, hokan nazon; malgracia, senkarna, duonfleksita, tenante bastonon en la mano, ŝi fine montriĝas tia, kian la reĝo vidis ŝin sur sia vojo:

«Reĝo, ĉu vi rekonas min, ŝi diras, kaj ĉu mi povas pensi, ke vi konservis memoron pri nia interparolado? Vi minacis min: ĉu mi sciis taŭge vin puni? Zorgu, ke la instruo utilu al vi estonte. Imitante l’ ekzemplan dolĉecon de Aristino, lernu kvietigi vian koleron, aŭ timu, ke iam l’ animo de Orludviko ree malaperos! Adiaŭ!»

Same kiel en aero forflugas pasanta ombro, tiel la maljunulino kaj l’ abortulo fluidiĝis en la spaco.