Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
PERDITA KAJ RETROVITA
De Émile Boirac

Infanoj miaj, aŭskultu tre malnovan fabelon, kiun al mi rakontis iam mia patrino dum sendorma vespero.

LA REĜA FAMILIO

En malproksima lando estis iam reĝo, kiun oni nomis Diskareso la Fierega, tiel malhumila kaj malafabla estis lia humoro! Malŝate ridaĉis[1] lia buŝo, kaj liaj okuloj, sub flavruĝaj brovegoj, pro kia ajn kontraŭaĵeto, ekflamis de kolero. Li vivadis ĉirkaŭata de teruro kaj malamo.

Feliĉe apud li la dolĉa kaj bona reĝino, malsevera Aristino, filino de la granda Artuso, disverŝis ĉirkaŭ si la parfumon de siaj virtoj. Ĉiam preta helpi al la malriĉularo, ŝi havis koron plenan je kompato por ĉiuj malfeliĉuloj, kies mizeron ŝi dolĉigis kaj malsaton satigis per sia reĝina mano. Tial, kiom ofte ŝia boneco kvietigis la koleron de ŝia sovaĝa edzo! Sed kio faris ŝin ankoraŭ pli respekteginda, tio ĉi estis ŝiaj du infanoj, Rozlilio kaj Orludviko.

El ambaŭ, la filino, Rozlilio, estis la unuenaskita. Apenaŭ ŝi atingis la dekkvaran jaron, kaj

  1. Ridaĉi: malbone, moke ridi.