Saltu al enhavo

Paĝo:Boirac - Plena Vortaro, 1909, I.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas utile havi tiajn vortojn en Esperanta Vortaro, aŭ ĉu ne estus preferinde lasi ilin en ilia nacia formo? — Same estus pli bone, laŭ nia opinio, ne enkonduki vortojn apartenantajn efektive al la nacia lingvo de la vortaristoj sed ne havantajn signifon internacian, kiel ekz. pri la diversaj ludkartoj, manĝaĵoj, vestaĵoj, k. t. p. kiuj diferencas de unu lando al alia, kaj de unu jarcento aŭ eĉ de unu jaro al alia, k. ekz: buljoto, babao, bekeŝo, k. t. p. Almenaŭ la vortaristoj devus enkonduki tiajn vortojn nur trovinte ilin jam uzitaj en la verkoj de kelkaj aŭtoroj, tute ne rudante ilin al Esperanto pro preteksto traduki mem per simpla transskribado vortojn de ilia nacia vortaro.

Due, se la estontaj aŭtoroj de naciesperantaj Vortaroj bonvolus ricevi niajn konsilojn, ni insiste petus ilin, ke ili montru per ia signo, ekz. per steleto, ĉiaj novajn radikvortojn kiujn ili prenas sur sin enkonduki, kiel faris la aŭtoroj de la Granda Vortaro Franca-esperanta (Grand Dictionnaire français-esperanto) en la jam aperintaj kajeroj de ilia verko. Estus ankaŭ laŭdinda kutimo aldoni en la fino tabelon de tiuj novaj radikoj, kiel faris almenaŭ parte la aŭtoro de la Angla-esperanta Vortaro (Rhodes).

Al la aŭtoroj de Teknikaj Vortaroj Terminaroj ni faros ankaŭ tiun lastan peton; kaj plie, se iliaj verkoj ne estos ordigitaj laŭ alfabeta ordo (kiel ekz. la Marista Terminaro, de Sro Rollet de Lisle, la Anatomia Vortaro, de Sro Dro Bouchard, la Muzika Terminaro de Sro De Mesnil, la Matematika Terminaro de Sro Bricard, k. t. p.), ni insiste petos ilin, ke ili aldonu alfabetan liston de ĉiuj novaj terminoj, ne lasante al iu alian taskon por ili tre facile plenumeblan; ĉar per tiu remedo ili ne nur faciligos mirinde la laboron de la estontaj plenvortaristoj, sed ankaŭ faros mem siajn verkojn dekoble pli utiligeblaj por ĉiuj legontoj kaj uzontoj.

Ni volonte turnus nin kun la sama peto al ĉiuj gazetistoj kaj kritikistoj, kiuj ekzemple de Sro Boulet kaj de la Lingvo Internacia, publikigas liston de novaj vortradikoj rimarkitaj en la plej freŝdataj verkoj ĉu de Dro Zamenhof, ĉu de aliaj eminentaj literaturistoj, Kabe, Grabowski, k. t. p. Plej ofte ili citas tiujn vortojn iom hazarde, kiel ili renkontis ilin de paĝo al paĝo en sia tralegado. Ne estus por ili tre granda laboro, kaj estus por la publiko kaj por la estontaj vortaristoj grandega servo, se ili zorgus ordigi siajn eltrovaĵojn laŭ alfabeta ordo.

Fine, se ni ne timus ŝajni tro postulemaj, ni dirus ankaŭ al ĉiuj verkistoj: « Ĉu tio tre ĝenus vinatentigi iamaniere la legantojn pri ĉiu nova vortradiko, kiun vi deziros kaj provos enkonduki en la komunan uzon? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris Sro Sentis en Urso en montoj) signante per noteto malsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj remedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p.

Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo.

Manke de tia helpo, ni certe preterlasis multajn vortradikojn tre interesajn kaj utilajn; sed eble ni povos ilin restarigi en estontaj eldonoj de la Vortaro, se la publiko montros al ni, ke ĝi aprobas nian laboron.