Saltu al enhavo

Paĝo:Boirac - Plena Vortaro, 1909, I.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

II

Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco' uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj ; sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre malproksime de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste.

Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia, ni aldonis tamen francan, do nacian, tradukon al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj.

Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la disvastigo de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en Francujo kaj samtempe por la disvastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperan- tistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Espe- ranto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de univer- sala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus fariĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj parto) de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apar- tenus, povus havi dank’al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la litera- turon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la Esperantista Gramatiko de Franca Lingvo verkita de Sro Boulet; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Espe- rantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo.

Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus same en Germanujo Plena Vortaro Esperanto-esperanta kun tradukaro germana, en Anglujo kun tradukaro angla, en Italujo kun tradukaro itala k. t. p., k. t. p. La aranĝo, kiun ni elektis por tiu ĉi verko laŭ tri kolonoj, unu havanta la vortradikojn esperantajn, la dua la klari- gojn en Esperanto, la tria la tradukojn en Franca lingvo, tre faciligus kredeble tiun plivastigon de nia ellaboraĵo; ĉar sufiĉus, restigante sen ŝanĝo la du unuajn kolonojn, anstataŭigi en la tria la francan tradukaron per angla, germana, itala, k. t. p.