Havu la afablecon, prezenti al via familio miajn respektoplenajn salutojn.
Saluton al via filo.
Volu rekomendi min al sinjoro via patro.
Mi estus al vi danka, transdoni la ĉi-entenatan leteron al s-ro X.
Ĉi-kune letero por via patro.
Afable sendu ĉi tiun bileton al ĝia adreso.
Direktu la ĉi-kunajn leterojn al iliaj adresoj plej eble baldaŭ.
P. S. (postskribo).
Mi forgesis diri al vi, ke …
Mi ĵus rememoras, ke …
Bonvolu transdoni ĉi tiun leteron al …
Faru al mi la plezuron, diri al amiko R., ke mi ricevis lian leteron kaj ke mi respondos per proksima poŝto.
Volu adresi viajn leterojn poŝt-restante.
Per afabla zorgo de s-ro Z.
Alvenis por vi leteroj el Berlino.
Se vi ricevis leterojn por mi, resendu ilin al …
Per lasta poŝto mi skribis al …