Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu okazintaĵo kaŭzis rapidan plikariĝon de la sukeroj.

La mendoj multiĝas malrapide en nia urbo, sed ili almenaŭ multiĝas.

Nun la petado plivigliĝis, kaj la prezoj sekve plialtiĝis.

Koloniaj produktaĵoj emas plikariĝi.

Aĉetantoj montras intereson por diversaj superaj kvalitoj.

Ĉiuspecaj silkaĵoj en plej belaj kvalitoj estas ĝenerale postulataj.

La petado pri potaso daŭris la tutan vintron.

Malgraŭ tio la prezoj ne variis.

Kafoj estas tre maloftaj, kaj la belaj kvalitoj atingas altajn prezojn.

Mezbonaj kvalitoj valoras 30 Sm.

Oni taksas ĝin 22—25 Sm, kaj estas aĉetantoj por la unua prezo kaj vendantoj por la dua.

En la hodiaŭa borso oni ofris 45 Sm por 50 bareloj.

Kelkaj tenantoj malakceptas hodiaŭ prezojn, pri kiuj ili estus volonte konsentintaj antaŭ unu semajno.

Ni neniam vidis tiel grandajn kvantojn disvendiĝi tiel rapide.