Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi ne dubas, ke mi sukcesos vendi la tutan sendaĵon ne pli malkare ol …

Bonvolu diri al mi, kiu estas via lasta prezlimo; se ĝi estas sufiĉe malalta, mi atingos certe mendojn.

Mi vendis entute por 2000 Sm.

Pro la festotagoj ni ĝis nun ne povis komenci la vendadon.

Kun plezuro mi aŭdas, ke la prezaltiĝo en Hamburg donis al vi okazon efektivigi viajn vendojn laŭ favoraj kondiĉoj.

Ni notas la novajn vendojn de la ĉe vi konsignitaj[1] kotonoj: 40 pakegoj je … Sm kaj 15 pakegoj je … Sm.



Konsignoj, ekspedoj

Ni faris nian eblon por venigi aĉetantojn, sed ĝis nun sen sukceso, kaj ni ricevis neniun ofron.

Estas necese, ekzameni tre atente la varon, ĉar la trompoj estas oftaj en tiu ĉi fako.

De diversaj flankoj mi ricevis plendojn.

  1. Germ.: konsignieren; angle: to consigne; france: consigner; itale: consegnare.