Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni hodiaŭ anoncis en la borso, ke la firmo Z. ĉesigis siajn pagojn.

Pli ol dudek firmoj jam devis ĉesigi la pagojn, kaj oni timas, ke aliaj pliaj estos implikitaj en la katastrofo.

Ni ĝojas informi vin, ke ni ne havis novajn ruiniĝojn tie ĉi.

Ni troviĝas en la dolora neceseco informi vin, ke pro sufero de senĉesaj perdoj dum la lastaj ses monatoj estas al ni tute neeble, plenumi niajn financajn devojn, kaj ke ni estas devigataj ĉesigi niajn pagojn de post hodiaŭ.

Tuj kiam la bilanco estos preta, ni kunvokos la kreditorojn kaj konatigos al ili la situacion.

Oni diras, ke la pasivo sumiĝas ĝis 150000 Sm.

Ni ĵus ekscias pri via bankroto, kaj tiu ĉi neatendita sciigo ekstreme mirigas kaj malĝojigas nin.

La bankroto estas deklarita la 15an de Januaro.

Dank’ al la rapida agado de la sindikoj de l’ bankroto, oni povas esperi, ke ĉio estos baldaŭ likvidita.

La kreditoroj ricevos dividendon de 60% post likvidado de la hipotekaj ŝuldoj.