Ni estus al vi dankaj, se vi bonvolus doni al ni referencojn, laŭ la kutimo.
Mi rapidas sendi al vi la petitajn referencojn pri mia firmo.
Ĉi-kune vi trovas liston de referencoj.
Ĉar vi ankoraŭ ne konas nin, bonvolu vin turni pri informoj al s-roj V. & R. en via urbo, kiuj tre volonte sciigos vin pri ĉio, kio rilatas al ni kaj al nia negoco.
Ni ĵus ricevis mendon de s-roj fratoj D., kiuj citas vian honorindan firmon kiel referencon. Bonvolu diri al ni, ĉu vi jam de longe konas tiujn sinjorojn kaj ĉu ni povas sentime fari al ili krediton ĝis 1000 Sm.
Vi farus al ni grandan servon, se vi povus informi nin precize pri la moraleco kaj solventeco de la firmo montrita sur la ĉi-kuna aparta folieto. Estu certaj, sinjoroj, ke ni uzos viajn informojn kun absoluta diskreteco.
Kun plezuro ni povas diri al vi, ke ni jam de multaj jaroj havas agrablajn negocajn rilatojn kun s-roj Fratoj D. Ni tre bone konas ilin ambaŭ, ilia komerca entrepreno prosperas kaj estas favore konata en nia urbo. Vi povas konsenti al ili ĉiun krediton sen ia timo.