Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĉefa tasko de tiu, kiu volas fariĝi komerca korespondisto, estas do, alproprigi al si tiun esprimaron tiamaniere, ke facile, en ĉiu cirkonstanco, li trovu kaj uzu la precizan vorton aŭ esprimmanieron.

La celo de la frazaro, kiun mi nun publikigas en la „Esperanta Biblioteko Internacia”, post kiam parto de ĝi jam aperis en „Germana Esperantisto”, estas ĝuste, faciligi tiun studon, metante sub la okulon ĉiujn frazojn plej oftajn de la negoca korespondo.

Mi rimarkigas, ke oni ne bezonas doni plenajn leterojn, kiuj sennecese kaj sen proporcia profito plilongigas la laboron kaj ŝarĝas la memoron. Tute sufiĉas montri ĉiujn frazojn, kiuj povas prezenti ian malfacilaĵon al nesperta persono. La kunligon inter la frazoj kaj ilian alplenigon jam senpene trovos la skribanto laŭ la cirkonstancoj.

Por ĉiu esprimota ideo mi donas ne nur unu, sed du, tri aŭ pli da esprimoj, por ke oni povu elekti inter multaj la plej taŭgan laŭ la aparta bezono. Ankaŭ estas bone, posedi diversajn dirmanierojn, por eviti tedajn ripetadojn de la samaj frazoj. Kvankam la komerca leterskribado ne postulas literaturistan stilon, tamen oni neniam devas malzorgi doni al la leteroj kiel eble plej bonan formon, ne forgesante, ke la impreso pri