Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

komercisto ofte dependas de la pli-malpli granda lerteco de lia skribmaniero.

Mi klopodis verki tiun ĉi negocan frazaron sen uzado de novaj vortoj, kaj mi sukcesis ĝis malmultaj esceptoj. Cetere la kelkaj esceptoj, kiujn mi aludas, efektive ne estas neologismoj, ĉu pro tio, ke ili estas sufiĉe internaciaj por esti komprenataj de ĉiulandaj komercistoj, kaj ili konsekvence apartenas pro sia internacieco mem al nia lingvo: (duplikato, konsigno, akceptpromeso, poliso, prejmo ktp.), ĉu pro tio, ke ili jam estis uzataj de aliaj aŭtoroj, ĉar ili estas necesaj. Inter tiuj ĉi lastaj mi citas la vorton ofri, tiel oftan en negocaj rilatoj, kaj ne ĉiam anstataŭeblan per proponi.

La banknegoca korespondo bezonas specialan fakvortaron; mi ektuŝis tiun fakon precipe per la ĉapitroj „Tratoj” kaj „Kontoj kurantaj”, sed estus necese, verki apartan libreton por la banka korespondo pro ĝia speciala esprimaro.

Jam ekzistas aliaj bonaj esperantaj kondukiloj en la komercan korespondon, tamen mi opinias, ke tiu ĉi malkara libreto ankaŭ povas utili, pro la gravega rolo ludata de la negoco en la internacia vivo.

Oni jam eldonis en Esperanto amason da libroj kun pure literatura enhavo; tio estas bona, sed la