Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nombro de la praktikaj, necesaj verkoj ne estas proporcie egala. Ni ne forgesu, ke la celo de nia lingvo estas antaŭ ĉio praktika, kaj ke ju pli ni klopodos por la enkonduko de Esperanto en la negocajn interrilatojn, des pli efike ni laboros por la progresado de nia ideo.

Berlin, Februaro 1911.

Jean Borel


Antaŭparolo por la dua eldono

Kiam mi verkis la unuan eldonon de tiu ĉi negoca frazaro, kelkaj esprimoj aŭ parolturnoj estis nekutimaj kaj ŝajnis iom kuraĝaj. De tiam la komerca lingvo plifirmiĝis, jam akirante iom definitivan formon, kaj tiuj esprimoj enradikiĝis. Male kelkaj aliaj parolturnoj kaj vortoj malnoviĝis per enkonduko de novaj pli taŭgaj. Inter tiuj ĉi mi nur citas la germandevenan vorton „varo”, kiu emas anstataŭi la pli pezan esprimon „komercaĵo”. Cetere malmultajn ŝanĝojn mi enkondukis en tiun ĉi novan eldonon, kiu jam de longe estas postulita post elĉerpiĝo de la unua.

Majo 1922.

Jean Borel