Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 9 —

pardoneblan, eĉ kiel necesegan, vi tamen ne rajtus fari tion, ĉar vi scias, ke ĉiu mensogo min ĉagrenas.

Karlo: Kia abomena vorto „mensogo”! Malgranda neveraĵeto ne meritas tiun ĉi nomon.

Rudolfo: Jes! Kiu ne evitas la malgrandajn malveraĵojn, tiu baldaŭ venas al la grandaj. Oni devas esti singardema antaŭ la unua paŝo, oni ne povas esti tro severa en tiuj ĉi principoj!

Karlo: Dio mia, kion mi do tiel terurege mensogis?

Rudolfo: Mi demandis vin, kie vi estis hieraŭ posttagmeze; vi respondis: ĉe s-ro Schmidt — kaj tio ne estis vera.

Karlo: Nu ĵes, pro multaj motivoj vi ne devis scii, kie mi estis, — sed se vi insistas, mi ĝin diros al vi!

Rudolfo: Ne, mi ne volas ĝin scii, mi ne plu volas ĝin scii. Tio ŝajnus esti malkonfido, kaj tio estas nekonata de mi. Mi scias, ke vi faros nenion malbonan.

Karlo: Nu do... kara sinjoro Wassenberg!

Rudolfo: Vi povas iri, kien vi volas, mi ne limas vin en tio. Vi ankaŭ povas kaŝi al mi, kien vi iras, se vi havas motivon por tio, mi ankaŭ toleros tion, sed mensogi vi ne rajtas.

Karlo : Mi ne refaros ĝin.

Rudolfo: Vi jam multfoje tion promesis, sed vi ne plenumas vian promeson. Ĉe vi fariĝis preskaŭ inklino, diri malveron.